La programon de Krokodila Renkontiĝo faras vi!

Por ni Esperanto devas utili por interŝanĝi ideojn, sciojn kaj farojn translime. Ĉiu partoprenanto sentu sin libera proponi prezenton, ludon, diskutrondon, ktp…

Jen estas la antaŭprogramo de Krokodila Renkontiĝo 2017, pliriĉigota laŭ viaj ideoj, modifebla laŭ la deziroj kaj la vetero!

  • Prelego “Matematiko en Naturo” (Kaj plie…), proponita de Morgan
  • Nokta stelumado, proponita de Alain kaj Marc, per iliaj teleskopoj (laŭ la vetero).
  • Botanika promenado proponita de Alain (laŭ la vetero).
  • Tuttaga ekskurso al Bethmal-valo, vizito de Ŝorbetfabrikejo (laŭ la vetero).
  • Vizito de la bazaro de Engomer, esperanto-budo por informi la loĝantojn.
  • Prezento de diversaj Eo-projektoj en Afriko (Instituto Zamenhof, Esperanto Plus, nomad kursoj…)  de la Maraŭdo.
  • Debato, ĉu ekzistas 2 movadoj, proponita de Robert (artikolo)
  • Diskuto, Volontad-ebloj en Eŭropo kun Robert kaj Manuela.
  • Ludvespero proponita de Manuela
  • Kaj kompreneble: eksteraj ludoj, promenoj, klaĉado, kunmanĝoj, ktp…

Proponu viajn programerojn skribante al la Krokodil’:

rapn21@hotmail.com