Tuta partopreno: 60€

Tiu kosto kovras 3 tranoktojn kaj la manĝojn de vendrede vespere ĝis lunde tagmeze. Ĝi estas modifita laŭ la jenaj kriterioj:

  • Nefrancoj: rabato de -15€
  • Malpli-ol-30-jaruloj: rabato de –10€
  • Antaŭpago antaŭ la 1a de aprilo: rabato de –5€

Do frualiĝinta nefranca junulo pagos nur 30€ !

Parta partopreno: bv. kontakti nin.

Kiel aliĝi?

Tio simplas! Faru la tri jenajn paŝojn:

  1. Plenigu la aliĝilon (formularon).
  2. Atendu la mesaĝon, kiu konfirmos vian enlistiĝon.
  3. Validigu vian aliĝon antaŭpagante 15€

Kiel antaŭpagi?

Vi povos antaŭpagi per internacia ĝiro al la banko-konto de EKC aŭ per ĝiro per UEA-konto. La konfirmo-mesaĝo de via aliĝo klarigos tion pli detale.

FOTO : Krokodila renkontiĝo 2012 – ĉe la bazaro