Iri rekte al la enhavo
krokodilo_arrout

Krokodila Renkontiĝo 2017

  • Ĉefpaĝo
  • Programo
  • Loko
  • Kiel Alveni?
  • Aliĝkosto
  • Aliĝilo
  • Aliĝintoj

Krokodila Renkontiĝo okazos de la 28-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2017 en la pirinea vilaĝo Arrout (suda Francio / Okcitanio).

Krokodila Renkontiĝo (aŭ mallonge KR) estas esperanto-aranĝo, kiu okazas foje printempe kiam la 1-a de majo falas lundon, mardon, ĵaŭdon aŭ vendredon tiel ebligante longan 3-tagan aŭ 4-tagan semajnofinon. Ĝi okazas en Arrout, vilaĝo en la Pirenea montaro, proksimume 100 kilometrojn sude de Tuluzo kaj proksime de la hispana limo.

Ĝi okazis unuafoje inter la 1-a kaj la 4-a de majo 2008, kun la ĉeesto de ĉirkaŭ 30 junaj homoj el pluraj landoj. Unu el la partoprenintoj, Onjo Ĉerniŝova verkis artikolon pri tiu unua KR por la 346-a numero de la gazeto “Kataluna Esperantisto” (elŝutu tiun numeron). Daŭre eblas viziti la retejon de KR 2008.

Ĝi okazis duafoje inter la 27 de Aprilo kaj la 1a de majo de 2012, kun la ĉeesto de ĉirkaŭ 25 homoj, daŭre eblas viziti la retejon de KR 2012.

La nomo de la renkontiĝo evidente ne signifas, ke la partoprenantoj rajtas senlime krokodili! Ĝi devenas de apuda monto, kies formo elvokas krokodilon.

Por ricevi sciigojn pri la estontaj ĝisdatigoj, bonvolu enskribi vian retadreson en la dekstra menuo kaj alklaku la butonon.

Ĝis baldaŭ!

Programo

La programon de Krokodila Renkontiĝo faras vi! Por ni Esperanto devas utili por interŝanĝi ideojn, sciojn kaj farojn translime. Ĉiu partoprenanto sentu sin libera proponi prezenton, ludon, diskutrondon, ktp… Jen estas la antaŭprogramo de Krokodila Renkontiĝo 2017, pliriĉigota laŭ viaj ideoj, modifebla laŭ la deziroj kaj la vetero! Prelego “Matematiko en Naturo” (Kaj plie…), proponita…

Read more Programo

Loko

Arrout situas en la provinco “Couserans” (en la departemento Arieĝo) kies ĉefurbo estas Saint-Girons. Ĝi situas sur la teritorio de la “Regiona Naturparko de Arieĝaj Pireneoj”. La gastejo, en kiu okazos la renkontiĝo, konsistas el trinivela domo kun 15 dormolokoj, duŝejoj, kuirejeto kaj manĝejo. Ekster la domo estas herbejo por tendumi, kaj lignodometoj. Estos plia…

Read more Loko

Aliĝkosto

Tuta partopreno: 60€ Tiu kosto kovras 3 tranoktojn kaj la manĝojn de vendrede vespere ĝis lunde tagmeze. Ĝi estas modifita laŭ la jenaj kriterioj: Nefrancoj: rabato de -15€ Malpli-ol-30-jaruloj: rabato de –10€ Antaŭpago antaŭ la 1a de aprilo: rabato de –5€ Do frualiĝinta nefranca junulo pagos nur 30€ ! Parta partopreno: bv. kontakti nin. Kiel…

Read more Aliĝkosto

Paĝoj

  • Ĉefpaĝo
  • Programo
  • Loko
  • Kiel Alveni?
  • Aliĝkosto
  • Aliĝilo
  • Aliĝintoj
Retejo povigita de WordPress.com.
Privateco kaj kuketoj: Ĉi tiu retejo uzas kuketojn. Per daŭra uzo de la retejo, vi konsentas al la uzo de kuketoj.
Por ekscii pli, inkluzive kiel regi kuketojn, vidu ĉe: Kuketa politiko
    • Krokodila Renkontiĝo 2017
    • Tajlori
    • Registriĝi
    • Ensaluti
    • Copy shortlink
    • Raporti ĉi tiun enhavon
    • Administri abonojn
 

Ŝargas komentojn...